La Banu Kurajzoj aŭ Banū Qurayẓah (en araba بني قريظة; بنو قريظة alternativaj literumadoj estas Quraiza, Qurayzah, Quraytha, kaj la arkaisma Koreiza) estis juda tribo kiu loĝis en norda Arabio, ĉe la oazo de Jatribo (nune konata kiel Medino), ĝis la 7a jarcento. Iom post la Batalo de la Tranĉeo en Aprilo aŭ iom poste en 627 ties konflikto kun Muhammad kondukis al 25-taga sieĝo fare de la Banu Kurajzoj kiu finis en la triba kapitulaco.[1] Estas multa debato pri la nombro de ekzekutitoj pri kio kelkaj ĉirkaŭkalkulas inter 400-900 maskloj senkapigitaj,[2] dum la sunaisma hadito simple asertas ke ĉiuj masklaj tribanoj estis morrtigitaj, sen precizigi nombron, kaj unu virinon.[3]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search